Subido por Gabriel Hernandez Vaquero

Estas sufiĉe da fiŝoj en la maro

Anuncio
Estas sufiĉe da fiŝoj en la maro, sed ne ĉiu fiŝo samas. Kelkaj aspektas eĉ tiom
malkutime, ke oni ne tuj rekonas ilin kiel fiŝoj. Al tiu kategorio apartenas la hipokampo,
ankaŭ konata kiel la marĉevaleto. La nomo venas de la Grekaj vortoj por ĉevalo kaj
marmonstro. La kapo de la unika besto aspektas multe kiel tiu de ĉevalo kaj kontraste al
preskaŭ ĉiuj aliaj fiŝoj, hipokampoj havas klare distingitan kolon. La besto vekas la
impreson ke ĝi estas escepto en ĉiu kategorio kaj tiu observo ne estas tiom stranga. Ĝi
naĝas vertikale anstataŭ horizontale, ne havas skvamojn kaj ne la patrino, sed la patro
gravediĝas. Tiumaniere, ĝi montras ke neniu tendenco en biologio estas universala kaj
ke ĉiu regulo kiun ni elpensas estas malpli simpla realvive.
La hipokampo en mitologio
Hipokampoj povas esti tre belaj, sed ili ne aspektas tre praktikaj. Ili perdis la vostan
naĝilon kaj, pro tio ke ili naĝas vertikale, bezonas antaŭenpuŝi sin per la dorsa naĝilo.
Tio igas ilin tre malrapidaj naĝantoj. La malplej rapida fiŝo surtere eĉ estas hipokampo.
Por ne esti fortirata de akvofluoj, ili do uzas sian kurbigitan voston por preni plantojn aŭ
koralojn tiel, kiel simio prenas branĉon. Ilia malrapideco igas ilin facile kapteblaj, sed la
ostaj ringoj kiuj kovras la tutan korpon igas ilin malfacilan manĝaĵon. La ringoj formas
eksteran skeleton aldone al la interna skeleto kaj la kvanto da ringoj povas esti uzata por
rekoni la specion. Ilia malrapideco ne malhelpas la ĉasadon tamen. Kvankam ili
aspektas ĉarmaj kaj afablaj, hipokampoj estas senkompataj ĉasantoj. Preskaŭ 100% el la
predoj kiujn ili celas, ili murdas, kio estas multe pli da sukceso ol ŝarkoj aŭ tigroj havas.
Malkiel la pli timigaj ĉasantoj, ili celas malpli grandan predon tamen. Ilia plej ŝatata
manĝaĵo estas etaj krustacoj. Tiuj povas esti multe pli rapidaj ol la hipokampo, sed la
hipokampo havas sekretan sukcesmetodon. La krustacoj estas tre sentemaj al la nuancaj
ŝanĝiĝoj de akvofluo, do kiam alia besto alproksimiĝas, ili povas senti tion. La kapo de
la hipokampo estas tiel formita tamen, ke ĝi ne kreas sovaĝajn akvofluojn kiam ĝi
naĝas, kio igas ĝin praktike nevidebla. Tiel la hipokampo povas alproksimiĝi ĝis tre
proksime, post kio ĝi subite tiras sian kapon kaj ensuĉas la krustacon per la speciale
adaptita buŝo. Tiu buŝo ne enlasas tro grandajn predojn kaj ĝi ne havas dentojn, do la
hipokampo povas nenion fari krom ĉasi nur la plej etajn bestojn. Pro tio, la hipokampo
faras preskaŭ nenion krom manĝi, por tamen akiri sufiĉe da energio.
Hipokampo
Unu el la plej eksterordinaraj kondutoj de la hipokampo sendube estas la reproduktado.
Ekzistas pluraj patroj en la naturo kiu bone zorgas por la idoj, sed la hipokampo levas
tion al tute nova nivelo. Unue necesas ke la virhipokampo trovu inon. Kiam tio okazas,
la paro restas kune kaj dancas, kune naĝas kaj tenas unu la alian per la vosto. Tiel la
hipokampoj kapablas samtempigi siajn moviĝojn kaj vidi ĉu la alia estas taŭga kiel
partnero. Ili eĉ povas ŝanĝi sian koloron dume. Oni povas distingi la du seksojn per
rigardi la ventron. Inoj havas malmolan ventron kiu similas al la resto de la korpo, dum
la virhipokampo havas molan sakon. Kiam la paro pretas, li puŝas la sakon eksteren por
imponi la inon. Ŝi ne havas sakon, sed specialan tubon, kies elirejon ŝi puŝas en la sakon
de la partnero. Tiel ŝi povas meti ĝis 1500 ovojn en la sako. La sala akvo kiu povas eniri
stimulas la patron al fekundigi la ovetojn, sed ekde kiam li estas graveda, la patro
komencas reguligi la salecon en la sako kaj provizi oksigenon kaj nutraĵojn per la sango.
La gravedeco povas daŭri ĝis 45 tagoj kaj ĉiun matenon la hipokampino vizitas lin.
Kiam la idoj pretas por naskiĝi, la patro puŝas ilin eksteren per la muskoloj. Tio plej
ofte okazas dumnokte kaj okazas ke kiam la patrino salutas lin la matenon poste, tuj
denove gravedigas lin. Post la naskiĝo, la gepatroj ne plu prizorgas la idojn, kiel estas
kutima por fiŝoj. La idoj aspektas preskaŭ precize kiel plenkreskaj hipokampoj, sed ili
estas multe pli etaj. Tio igas ilin tre vundeblaj, ĉar ili facile estas manĝataj, aŭ forpuŝataj
de akvofluo al lokoj kies temperaturo estas malĝusta, aŭ kiuj ne havas la ĝustajn
manĝaĵojn. Tio signifas ke el ĉiuj mil hipokampoj averaĝe nur kvin travivas ĝis
plenkreskeco, sed se ili atingas tion, ili vivas dum kelkaj jaroj
Graveda virhipokampo
Ke graveda patro estas escepto en la naturo estas klarigata de la principo de Bateman.
Tiu principo uzas la diferencojn inter la malsamaj gametoj (seksĉeloj) por klarigi kiom
da energio organismoj elspezus por helpi la idojn. Produkti spermatozoojn kostas
relative tre malmulte da energio. Ili estas tre malgrandaj kaj maskloj (virbestoj)
produktas milionojn da ili. Ovoj estas multe pli grandaj, do relative malmulte estas
kreataj. Tio signifas ke por la masklo la plej bona strategio por transdoni genetikan
materialon estas produkti kiel eble plej da spermo kaj fekundigi kiel eble plej da femaloj
(bestinoj), dum por femalo la ĝenerale plej bona strategio estas mala. Ili zorgu kie ili
saĝe uzas la ovojn kaj nur reproduktas sin kun la plej bonaj patroj. En la naturo tio plej
ofte signifas ke la maskloj estas tre konkursemaj, aŭ ke ili havas tre grandajn, belajn
partojn kiel plumojn por montri kiom sanaj ili estas (kaj kiom sanaj la idoj do estos). La
femaloj tamen, estas tre specifaj elektantoj kaj elspezas multe pli da energio por certigi
ke la ido travivu, ekzemple per kovado. Je la unua rigardo, la mondo de hipokampoj do
ŝajnas tute inversa, sed kial tia strategio disvastiĝus? Tio estis granda demando en
scienco, ĝis oni mezuris kiom da energio gravedeco vere kostas. Oni uzis la kvanton de
oksigeno kiun virhipokampo foruzas por kalkuli kiom da aldona energio estis necesa
dum la gravedo kompare al antaŭ la gravedo. Tion oni komparis al la energio kiu estus
necesa por produkti la ovojn, do la energio kiun la patrino elspezas. Kio evidentiĝis
estis ke la patrino elspezas multe pli da energio ol la patro, malgraŭ tio ke ŝi ne estas
graveda. La demando kiu restas estas kial la hipokampino ne faras ambaŭ taskojn.
Verŝajne tio estas, pro tio ke ĉi tiu sistemo estas pli bona por ambaŭ seksoj. Dum la
patro estas graveda, la patrino povas jam rekomenci la produktadon de novaj ovoj, kiuj
pretas kiam li naskas la bebojn. Se anstataŭe ŝi iĝus graveda, ŝi devus unue atendi ĝis la
idoj naskiĝis, antaŭ ol ŝi povus krei la novajn ovojn. Ĉi tiel la hipokampoj do povas pli
ofte reprodukti sin en la sama tempo, kio rezultas je pli da idoj. Ke ili estu kiel eble plej
efikaj estas grava, ĉar se nur kvin el mil idoj travivas, oni havu kiel eble plej multe.
REPORT THIS AD
REPORT THIS AD
Bedaŭrinde, akvofluoj kaj aliaj bestoj ne estas la sola danĝero al hipokampoj. Pro homaj
influoj, populacioj en multaj lokoj draste malkreskis. La kialoj verŝajne estas la
detruado de la vivmedio, senintenca fiŝkaptado kaj la uzado en diversaj tradiciaj
medicinoj. Hipokampoj de alta kvalito povas esti laŭpeze preskaŭ tiom valoraj kiel oro.
Feliĉe multaj landoj igis la merkaton de hipokampoj kontraŭleĝa kaj oni pli kaj pli
provas protekti la medion de la besto. Oni eĉ kaptas la bestojn kiam ili estas idoj kaj
vartas ilin por poste liberigi ilin. Tiel ilia ŝanco de travivi estas pli alta. Kompreneble tiu
solvo nur estas dumtempa, sed ankoraŭ ekzistas espero por tiu ĉi malkutima besto.
Sekigita hipokampo kiel uzata en medicino
Descargar